Instituto de Santa Fe | ||
---|---|---|
ĉefa pordego de la instituto | ||
esplora institucio neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1984 vd | |
Geografia situo | 35° 42′ 2″ N, 105° 54′ 32″ U (mapo)35.7005-105.909Koordinatoj: 35° 42′ 2″ N, 105° 54′ 32″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Santa Fe | |
Situo | Nov-Meksiko | |
| ||
Fondinto(j) | George Cowan • David Pines • Richard Slansky vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Instituto de Santa Fe (angle Santa Fe Institute, akronime SFI) estas privata senprofita esploro kaj instruinstituto en Santa Fe, Nov-Meksiko, Usono, fondita en 1984 por evoluigi teorion de kompleksaj adaptaj sistemoj en fiziko, biologio, teknologio kaj sociaj sciencoj per interfaka baza esplorado kaj dediĉita al interfaka esplorado en la fundamentajn trajtojn de kompleksaj adaptaj sistemoj, inkluzive de fizikaj, matematikaj, biologiaj kaj sociaj sistemoj.
La Instituto konsistas el grupeto de permanenta kunlaborantaro, granda nombro da permanenta kunlaborantaro ĉe aliaj institutoj, kaj alvojaĝantaj esploristoj. La Instituto estas konsilita de eminentaj sciencistoj, inkluzive de pluraj nobelpremiitoj. Ankaŭ faras edukan laboron pri kompleksaj sistemoj inter studentoj.
La fondmembroj estis George Cowan (prezidanto 1984-1991), David Pines, Stirling Colgate, la nobelpremiito Murray Gell-Mann, Nicholas Metropolis, Herbert L. Anderson, Peter Carruthers kaj Richard Slansky, la plej multaj el kiuj, kun la escepto de Pines kaj Gell-Mann, laboris ĉe la Alamos Nacia Laboratorio. Verŝajne, ilia ĉefa celo estis krei specialan organizaĵon por interfaka esplorado [1][2].
La instituto konsideras sian originan celon estinti atingita, ĉar la teorio de kompleksaj sistemoj nun estas establita temo de esplorado al kiu kelkaj sciencaj institutoj tutmonde estas dediĉitaj. La instituto citas kognan neŭrosciencon, komputilsimuladon en fiziko kaj vivsciencoj, ekonomiajn kaj sociajn interagojn kiel ekzemple kolektiva inteligenteco, evolua dinamiko, retdinamiko kaj fortikeco kiel aktualajn labortemojn [3].
Financado por la instituto inkludas donacojn, stipendiojn, registarajn subvenciojn kaj investojn de komercaj unuoj. La buĝeto por 2011 estis iom pli ol $ 10 milionoj [4]. La evolua biologo David Krakauer estas prezidanto de la institucio ekde 2015 [5].